Hejmtaskoj N-ro Temo 1 n Prezentu vin kaj viajn familianojn! Kiu kaj kio vi estas, kia vi estas, kion vi ŝatas. Same pri viaj parencoj – familianoj. 2 Ĝardeno n Kio kreskas en reĝa ĝardeno? n Kion oni povas planti en ĝardeno? n Ĉu vi havas ĝardenon? n Kia ĝi estas? Ĉu ĝi estas granda? n Kion vi plantas en via ĝardeno? n Kiu zorgas pri la ĝardeno? 3 Sporto kaj sportado. n Kiujn sportojn vi ŝatas? n Kiam vi sportas? n Kiujn sportojn ŝatas viaj geamikoj/parencoj? n Sportaj konkuroj, olimpikaj ludoj. 4 Sano kaj malsanoj. n Kiajn sanproblemojn havas (havis) vi kaj viaj geamikoj (parencoj)? n Ĉu vi ofte vizitadas kuraciston? n Kial oni povas rekomendi regulajn kontrolojn de sanstato? n Kormalsanoj, pulmomalsanoj. 5 Jarsezonoj, klimato, vetero, kalendaro. n Kiuj kaj kiaj estas jarsezonoj ĉe ni? n Kiujn jarsezonojn vi (ne)ŝatas kaj kial? n Kia klimato estas en diversaj lokoj de nia tero? n Kia vetero alternas ĉe ni? n Priskribu kalendaron (tagoj, semajnoj, monatoj, jarsezonoj). 6 Priskribu vian (aŭ familian) ferian ekskurson. n Kion vi pakis, kien vi ekskursis, kiel vi pasigis vian libertempon. n Kia estis vetero? n Ĉu vi praktikis iujn sportojn? 7 Grandmagazeno – aĉetadoj: nutraĵoj, vestaĵoj, ludiloj, industriaj varoj. n Ĉu vi ŝatas aĉetadi? n Kion vi ofte aĉetadas? n Ĉu vi aĉetadas modajn vestaĵojn? n Kun kiu vi kutime iras en magazenon, aŭ ĉu vi preferas aĉetadi sola? 8 Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ilia preparo. n Kiujn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn vi preferas? n Kion vi ŝatas / scias kuiri? n Priskribu preparon de via ŝatata manĝaĵo! 9 Kie kaj kiel vi loĝas? Priskribu vian loĝejon! n Ĉu via loĝejo estas en paneldomo / en propra domo? n Kiom granda estas via loĝejo? n Kiuj ĉambroj / ejoj estas en via loĝejo? n Ĉu vi havas kelon / subtegmentejon / korton / ĝardenon / ludejon apud la domo? 10 Kion alportas por ni la teknika progreso? n Radio, televido n Aŭtomatigo n Komputiloj, interreto n Komunikado, poŝtelefonoj n Trafiko (kaj aliaj) 11 Vojaĝado, libertempo. Kie kaj kiamaniere vi pasigis pasintjare aŭ volas nunjare pasigi vian libertempon? 12 Preparu por studkontrolo: Vidindaĵoj kaj memorindaĵoj en via loĝloko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Estu ĉiĉerono por via eksterlanda gasto.