Tiu ĉi disertaĵo estas provo pri aŭtomata pligrandigo de la leksika datumbazo Ĉeĥa WordNet (48.000 literaloj en 28.000 sinonimaroj) per traduko de anglaj literaloj troviĝantaj en Princeton WordNet. Ni uzas maŝine legeblan dulingvan vortaron por eltiri angla-ĉeĥajn tradukparojn, serĉas la anglajn literalojn en Princeton WordNet kaj en kazo de alt-fidinda kongruo ni transigas la literalon en la Ĉeĥan WordNet. Kune kun literaloj ni en Ĉeĥa WordNet kreas ankaŭ novajn sinonimarojn, paralelajn al la anglaj kaj identigatajn pere de ILI (Inter-Lingual Index); same ni transigas ankaŭ informojn pri la ILR (Internal Language Relations) kiel hiperonimeco/hiponimeco, en kiujn la sinonimaroj eniras. La verko priskribas la parsadon de vortaraj datumoj, eltiradon de tradukparoj kaj la kriteriojn uzatajn por taksi la fidindeco-nivelon de kongruo. Rezultoj de la laboro estas 36.228 aldonitaj literaloj kaj 12.403 kreitaj sinonimaroj. Parto de la verko estas ankaŭ trarigardo de similaj antaŭaj provoj faritaj por aliaj lingvoj.